Amataj infanoj, paco. Mi invitas vin konverti al Dio. Miaj infanoj, vi devas esti pretaj. Serĉu pacon kaj semu pacon. Ĉi tio estas spirita batalo, kie malbono provas delogi vin. Preĝu. Estu forta. Miaj infanoj, preĝu por miaj intencoj. Ĉiuj viaj intencoj ankaŭ estas [enhavitaj] ene de ili. Mi via Patrino vin rekompencos laŭ la volo de Jesuo por ĉiu el viaj intencoj. Komencu preĝi hodiaŭ, ke la Eklezio proklamu, ke mi estas la Peranto de ĉiuj gracoj, Kun-Elaĉetanto kaj Advokato. Mi estas Advokato antaŭ la Dia Juĝisto, kiu estas mia filo Jesuo. Preĝu, preĝu, miaj infanoj por ĉi tiu intenco. Mi estas la Mistika Rozo, Reĝino de Paco. Kun amo mi vin benas.
Poŝtita en Eduardo Ferreira, Mesaĝoj.