Karaj infanoj, pacon. En ĉi tiu tago mi invitas vin denove preĝi la Sanktan Rozarion, ne nur en ĉi tiu Sanktejo sed ankaŭ en viaj hejmoj. Miaj infanoj, en ĉi tiu tago mi petas preĝojn por miaj favorataj filoj, la pastroj. Estas ankoraŭ multaj pastroj, kiuj estas malproksime de la vojo de Jesuo, kiu estas la vojo, la vero kaj la lumo [sic]. Preĝu por pastroj: nur tiel ili povos senti la flamon de mia Senmakula Koro. Mi petas vin, ne nur dum ĉi tiu monato, sed ĉiufoje kiam vi preĝas, prezenti viajn paroĥestrojn al mia Patrina Koro. Mia koro estas ankoraŭ ĉirkaŭita de dornoj pro multaj pastroj. Preĝu, miaj infanoj. Ĉi tio estas tempo de graco: ne malŝparu ĝin por aferoj de ĉi tiu mondo. Mi estas via Patrino kaj mi estas ĉi tie. Miaj infanoj, estu liberaj de ĉio, kio vin malliberigas. Preĝu kun la koro. Pardonu. Mi estas la Mistika Rozo, Reĝino de Paco. Kun amo mi vin benas.
Poŝtita en Eduardo Ferreira, Mesaĝoj.