Nia Sinjorino de Zaro di Ischia al Simona la 8an de majo 2022:
“Jen infanoj, niaj koroj unuvoĉe batas por vi, por ĉiu el vi. Infanoj, ĉe la piedo de la kruco mi akceptis la volon de mia Filo, ke mi estu via patrino, la patrino de la homaro. De tiu momento mia koro batis kaj batas por ĉiu el vi; ĝi estas ofte disŝirita de via konduto, de viaj pekoj, sed tio ne malhelpas, ke ĝi daŭre batu por vi, tio ne malhelpas, ke mi vin amu kaj preĝu, ke vi ŝanĝu vian konduton kaj revenu al la Patro, ami kaj honoru Lin. Infanoj miaj, mi malfermis mian koron al la Patro, kaj mi petas vin, ke vi faru same: la Sankta Spirito agu en vi, Li vin plenigu kaj muldu vin kiel Li volas; malfermu viajn korojn al la Sinjoro kaj Li inundos vin per ĉiu graco kaj beno. Infanoj miaj, se vi nur komprenus, kiel granda estas la amo de la Patro al ĉiu el vi, se vi nur lasus vin ami. Nun mi donas al vi mian sanktan benon. Dankon, ke vi rapidis al mi.”