"Maria, Ŝi, kiu montras la vojon" al Valeria Copponi la 14an de oktobro 2020:
Infanetoj, estu la preĝo, kiun vi diras tre ofte per viaj lipoj, kiu distingas vin de tiuj, kiuj ne havas fidon: deklami la "Kredon" kun sincereco. Ĉiuj preĝoj atingas Dion, sed se vi preĝas ĉi tiun preĝon el la fundo de via koro, vi prezentas vin al la Patro en la unua persono. Viaj unuaj vortoj estas "Mi kredas", kaj la tuta Triunuo ricevas viajn altvalorajn vortojn kun granda ĝojo. Eble vi ne rimarkas, kion vi ripetas, sed la Patro akceptas vian preĝon, precipe kiam vi atestas pri la reviviĝo de la mortintoj kaj pri la eterna vivo. En ĉi tiuj tempoj viaj politikistoj devas ofte deklami ĉi tiujn vortojn, sed bedaŭrinde ili estas ĝuste tiuj, kiuj ne kredas je eterna vivo, alie ili ne farus tiom da pekoj, ĉefe kontraŭ la Plejsankta Triunuo.
Piednotoj
↑1 | Itale: "superare", laŭvorte "venki" en la senco de "trarigardi" aŭ "sukcese alfronti". Noto de tradukisto. |
---|