Valeria - Purigu Viajn Korpoj

"Maria, Patrino Plej Ĉasta" al Valeria Copponi la 30an de marto 2022:

Vi alvokas min kiel "Senmakula"! Sed bone atentu, kion tio signifas! Miaj karaj infanetoj, mi volas, ke vi pli pripensu vian konduton. Mia estado Senmakula komenciĝas per mia spirita kaj poste ankaŭ korpa pureco! Infanoj miaj, mi ne pretendas, ke via korpo restu pura [1]en la senco de eterna virgeco. Noto de la tradukinto. — vi patrinoj bone komprenas, pri kio mi parolas — sed kiam mi parolas kun vi, miaj filinoj, mi celas "antaŭedzeca pureco"! Ĉi tiu pureco iĝis nenomita, [sed] "malpura ago" koncernas ĝuste ĉi tion. Miaj filinoj, mi alparolas vin: reiru vivi en ĉasteco ĝis la tago de via geedziĝo. Mi diras al vi, ke peko nur alportas negativecon. Viaj infanoj, kiuj naskiĝas el malpura ago, venas de peko, kaj peko certe ne alportas purecon. Komprenu, ke nur konscia konfeso revenigos vin al paco kun Dio. Mi parolas al vi, filinoj, sed miaj filoj ankaŭ estas en morta peko, se la akto de koncipiĝo okazas antaŭ la geedza beno. Tro da malpuraj agoj kaŭzas tiom da negativeco en viaj vivoj. Preĝu, ke viaj gejunuloj atingu sian geedziĝon en pureco de korpo kaj animo. Mi diras, ke vi ne havos tiom da militoj. Mi estas via Patrino: aŭskultu min, almenaŭ en ĉi tiuj finaj tempoj — purigu viajn korpojn, krom la absoluta purigo de la spirito. Mi benas vin: estu pura — mia pureco estu ekzemplo por vi.
Print Friendly, PDF & Retpoŝto

Piednotoj

Piednotoj

1 en la senco de eterna virgeco. Noto de la tradukinto.
Poŝtita en Mesaĝoj, Valeria Copponi.